german / deutsch english / englisch spanish / español esperanto
   
 
Displaygroesse-1 Displaygroesse-2 Displaygroesse-3 Schriftgröße 1 Schriftgroesse-2 Schriftgroesse-3 Schriftgroesse-4 Schriftgroesse-5 Schriftgroesse-6 Schriftgroesse-7 Schriftgroesse-8
 

   bonvenon
   datumbanko
   serĉi
   registri
   blogo de emocioj
   obseda kanto
   ree
   kodado
   komerco
   ligiloj


Aus verschiedenen Gründen verwenden wir Cookies. Mit dem Besuch dieser Webseite stimmen Sie der Verwendung von Cookies zu.

Einzelheiten entnehmen Sie bitte unserer Datenschutz-Seite.

Annehmen und diesen Hinweis schließen.





bonvenon

Koran bonvenon sur la hejmpaĝo de "fahrrad-gestohlen.de" (biciklo-ŝtelita)




Senco de ĉi tiu retpaĝo

Ĉi tiuj (kaj similaj) paĝoj en la interreto iam estiĝu la koŝmaro por bicikloŝtelistoj kaj -ricelistoj. Tiumomente 8898 ŝtelitaj bicikloj estas registritaj sur ĉi tiuj paĝoj. Kiam ĉiu ŝtelita biciklo estos registrita en la reto, tiam ne plu havos sencon ŝteli biciklojn. Nek la vendo nek la propra uzado plu eblos. La ŝtelita biciklo en la mano de nelaŭleĝa posedanto iĝos varmega terpomo kaj pere de la serĉo en la reto retrovos la vojon al la proprietulo.

Tial:

- se via biciklo ankoraŭ ne estas ŝtelita, bonvolu noti la ĉasinumeron kaj foti vian vehiklon.

- se via biciklo jam estas ŝtelita, tiam registru ĝin sur ĉi tiu paĝo.


Kotizoj

Por vi ni ne postulos kotizojn. Nek por la trarigardado de ĉi tiuj paĝoj, nek por la mendo de anonco.


Trafi du celojn per unu ŝtono...

Ĉi tiuj paĝoj estu sencohava legaĵo ankaŭ por ĉiuj, kies biciklo ankoraŭ ne estis rabita. Ĉiu anonco ĉi tie enhavas indikojn pri la maniero de la kontraŭŝtela sekurigo. Tiel ĉiu povas legi, kio *ne* sufiĉas. Kaj ĉiu povas por si mem tiri konsekvencojn. Eble iun tagon oni tute kutime sekurigas sian biciklon per tri seruroj. Du por ligi la radojn kun la framo, kaj unu por fiksi la framon ekz. al lanterno.


Viaj indikoj

Ni ĉiam denove ĝojegas pri viaj retmesaĝoj, kiuj enhavas indikojn pri tajperaroj aŭ aliaj konsiloj. Ĉar ankaŭ se niaj paĝoj postlasas tre profesian impreson, tamen temas pri nonprofitcela portalo. Bedaŭrinde ni ne disponas je altepagita konsilantaro. Viaj indikoj ĉiam estas bonvenaj kaj grandparte kontribuas al la sukceso de ĉi tiuj paĝoj. Ankaŭ kaj ĝuste nun plivastigante la paĝaron al la kvar lingvoj germana, angla, franca kaj hispana ni estas dankema pri ĉiu konsilo.

Ĉi-loke ni nun volas sincere esprimi nian elkoran dankon pro via kunlaboro. Ekzemple ni tre ĝojis pri

- la fremdlingvaj korektoj far s-ino Annika Daseking kaj
- la traduko de la startpaĝo al la lingvo Esperanto far s-ro Markus Heupel.


Nia "blogo"

Ni ĉiam denove konstatas, ke okazas registrado de ŝtelita biciklo nokte je la unua, la dua aŭ la tria, kio montras, ke la ŝtelo povas malhelpi la dormon. Kaj montriĝas, ke la ŝtelo de biciklo povas postlasi ege pli profundajn vundojn ol oni imagas kiel nekoncernita. Parolante pri ŝtelita biciklo, ne temas pri iu ajn aĵo, kion oni povas reaĉeti ĉiutempe. Ne, por biciklo kun altvalora ŝanĝilo, risortaro ktp. oni ja elspezis "malmulton". Por bona biciklo oni eble severe laboris tutan monaton. Biciklo, kiun mi intense uzas por sportaj aktivaĵoj, antaŭenigis mian sanon, al ĝi mi ŝuldas mian agemon. Ĝi akompanas min sur mia vojo al la lernejo, al la universitato, al la laborejo, dum la libertempo. Kaj kiam tiu ĉi "kamerado" estas ŝtelata, ekiĝas emocioj. Por ke oni povu ellasi la koleron, ni plivastigis nian portalon per "webblog".


Serĉo en la TTT per serĉmaŝinoj

Tiu, kiu intencas persekuti ŝtelitan biciklon en la interreto, nenecese timas, ke atendos lin granda kvanto da laboro. Ĉar li agas laŭ la sekva, malĝusta skemo:

- Per la serĉmaŝinoj eltrovi ĉiujn interretpaĝojn, kiuj montras ŝtelitajn biciklojn.
- Poste, iom post iom, viziti ĉiujn eltrovitajn paĝojn kaj studi iliajn malsamajn strukturojn.
- Kredante, ke oni trovis ĉiujn tiutemajn paĝarojn, komenciĝas la verdira serĉado. Eble oni devas - ankoraŭfoje ĉi tie - trafosi longegajn serĉrezultlistojn.

Por tio oni povas plani tutan tagon aŭ eĉ pli. Tio estas elspezo, kiun certe akceptus vole nevole damaĝito, do homo, kies biciklo estas ŝtelita. Ĉar li estas sufiĉe spronita. Li montras la necesan koleron. Privata bicikloaĉetisto aŭ eĉ ekonomie pensanta biciklokomercisto neniam tiom multe agadus.

Dank' al dio tio estas tute malĝusta pensmaniero. Ĉar se mi konas framnumeron aŭ polican kodon aŭ alian specialaĵon, mi povas tuj entajpi ilin en entajpkampon de la serĉmaŝino. La serĉmaŝino kondukos min senpere al la koncerna paĝo. Ĉar Google kaj la aliaj serĉmaŝinoj kiel Yahoo, MSN, ask.com, ez2find.com ktp. skanadas la tutan interreton. Tiel ekzemple Google vizitas plurfoje tage niajn paĝojn.

Nun la agmaniero devas nur diskoniĝi inter ĉiuj koncernitoj, kaj fakte ĉiuj ŝtelitaj bicikloj devas ja ankaŭ esti regitritaj en la reto. Ĉar biciklokomercisto, kiu daŭre entajpas framnumerojn en la reto, sed neniam ricevas trafon, iam ĉesos la serĉadon.

Ankoraŭfoje konsilo por entajpado de framnumeroj, kodoj ktp. en la serĉmaŝinojn: Enigu datumojn (kiuj entenas tipografiajn markojn) ĉiam per apostrofo, ĉar tipografiaj markoj - ekzemple la streketo - estas interpretataj ne kiel datumero, sed kiel ordono al la serĉmaŝino.


Malfermaj landlimoj

Ĝuste hodiaŭ, en tempoj de malfermaj landlimoj, ne sufiĉas serĉi ŝtelitan biciklon nur ene de la landlimoj aŭ eĉ nur ene de la komunumo. Hodiaŭ oni rapide metas ŝtelitan biciklon en aŭton kaj transportas ĝin eksterlanden. Tial ni volas limigi ĉi tiujn paĝojn ne nur al unu lando, male la portalo pretas por multnacia uzado.


Enhavo de ĉi tiu portalo

• Bonvenon La bonveniga paĝo klarigas la sencon kaj celon de ĉi tiu portalo, kiu koncize dirite "malfaciligu la vivon de bicikloŝtelistoj".

• Datumbanko     En nia "datumbanko de ŝtelitaj bicikloj" estas listigataj la ĉi tie anoncitaj ŝtelita bicikloj, ordigitaj laŭ dato de la enskribo.

• Serĉi     Sur la serĉpaĝo vi povas serĉi "kleptomaniitaj" bicikloj per libere elekteblaj serĉvortoj en nia datumbanko. Havas sencon tie entajpi ekzemple la framnumeron / serinumeron aŭ alian unusencan distingilon.

• Registri     Ĉi tie vi povas registri vian ŝtelitan biciklon sur niaj paĝoj. Post mallonga kontrolo estos montrataj viaj datumoj sur la datumbankpaĝo.

• Blogo de emocioj     Se vi havas sciojn, informojn, emociojn, kiujn vi ŝatas publikigi en interreto, tiu blogo estas via platformo. Tie oni povas diskuti pri preskaŭ ĉio, eĉ se tio malproksimiĝas de la temo biciklo.

• Ree     Ŝtelita biciklo ne devas foresti por ĉiam. Legu kelkajn ekzemplojn, kiuj enkuraĝigu vin.

• Kodado     Bona protekto kontraŭ ŝtelo de biciklo estas kodado. Legu detalojn pri tio.

• Komerco     Ĉi tiu paĝo gvidu vin al vojo al biciklokomercisto.

• Ligiloj     Utilaj ligiloj koncerne la nocion "ŝtelita" kaj/aŭ "biciklo" tie estas kolektataj.

Und hier finden Sie
uns in den
Online-Communities


     Facebook

   Google+











     

Datumprotekto    |    Pres-indikaĵoj    |    Sendi mesaĝon al la teksestro    |    Frontispiz

Copyright © 2017 EDV-BRAND GmbH    |   Pasinta ŝanĝo 27.07.2017   |   S
Besucherzähler
seit 2009